25-a de decembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 | ||||||
aranĝo de 2018 tagoj |
La 25-a de decembro estas la 359-a tago de la jaro (la 360-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 6 tagoj restas.
Je la 25-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 333: Konstantino la 1-a de la Romia Imperio rangigis sian la plej junan filon ĝis rango de cezaro
- 354: La unua celebrado de Kristnasko en Romia Imperio
- 496: Bapto de Klodvigo la 1-a, fondinto de Franka Imperio
- 800: En Romo papo Leono la 3-a kronigis reĝon de frankoj Karolo la Granda kiel imperiestron de la Sankta Romia Imperio
- 875: Okcidentfranka imperiestro Karlo la 2-a kroniĝis kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 983: Oto la 3-a kroniĝis en Aquisgranum kiel reĝo de Germanio
- 1000: Stefano la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1013: Sven la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1025: Mjeŝko la 2-a kroniĝis kiel reĝo Pollando
- 1046: Reĝo de Germanio Henriko la 3-a estis kronigita kiel imperiestro de papo Klemento la 2-a
- 1066: Vilhelmo la 1-a kroniĝis en Abatejo Westminster kiel reĝo de Anglio
- 1076: Katedralo de Gniezno: Boleslao la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Pollando
- 1100: Baldueno la 1-a kroniĝis en Bet-Leĥem kiel la unua reĝo de Jerusalemo
- 1130: Roger la 2-a kroniĝas kiel la unua reĝo de Sicilio
- 1261: Přemysl Otakar la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Ĉeĥio
- 1495: Hispana armeo venkis en la dua batalo Guanĉojn - loĝantojn de Kanarioj
- 1553: Mapuĉoj konkeris hispanojn en batalo de Tupacel; ĉilia guberniestro Pedro de Valdivia estis kaptita kaj murdita
- 1599: Brazilo: urbo Natalo fondiĝis
- 1643: Kapitano William Mynos de Brita Orienthinda Kompanio malkovris Kristnaskinsulon en Hinda Oceano
- 1683: En Beogrado agnoskita kulpa de la malvenko en batalo de Vieno estinta veziro Kara Mustafa estis sufokita ordone de sultano Mehmedo la 4-a
- 1745: Aŭstra-saksa-prusa pactraktato en Dresdeno finanta la duan silezian ribelon
- 1776: Usona Milito de Sendependeco: usona armeo komandata de George Washington transiris riveron Delavaro, komencante decidan etapon de la milito
- 1837: En batalo apud la lago Okiĉobi usona armeo venkis seminolojn - indianojn de Nordameriko
- 1868: Milito de la Trilanda Alianco: argentina-brazila armeoj venkis la paragvajan de prezidento Francisco Solano López en batalo de Ypacari
- 1868: Prezidento de Usono Andrew Johnson forpardonis ĉiujn soldatojn de la Konfederaciitaj ŝtatoj de Usono el la tempo de Usona Enlanda Milito
- Unua mondmilito:
- 1914: Batalo de Łowczówek (distrikto Tarnów) finiĝis - Unua Brigado de Polaj Legioj kadre de la armeo de Aŭstrio-Hungario, komandata de Edward Rydz-Śmigły, dum kelkaj tagoj haltigis la rusan - poloj faris 5 kuratakojn, defendis 16 kaj malliberigis 600 soldatojn
- 1916: Caro Nikolao la 2-a anoncis kreon de libera Pollando post ties dispartigo
- 1926: Hirohito iĝis imperiestro de Japanio
- 1932: BBC disaŭdigis la unuan radioprogramon pli frue surbendigitan en magneta bendo
- 1932: Tertremo en Gansuo; pereis ĉ. 70 mil ĉinoj
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: Germanoj bruligis Novan Sinagogon en Częstochowa; en Ĝenerala Gubernio meznoktaj mesoj pro polica horo okazis matene; en Rawicz germana polico arestis kelke da poloj pro sekreta aŭskultado de radio; Varsovio: germanoj disponis, ke en tramoj la unua enirejo estas destinita "ekskluzive por traveturo de germanaj soldatoj kaj civitanoj de Nazia Germanio" kaj la dua enirejo por "la cetera publiko"
- Sovetaj regopovoj forveturigis al internigejo en Kozelsk grupon de polaj oficiroj de Ostaŝkov kaj Tylice; en pollingva disaŭdigo de Franca Radio oni deklamis ankoraŭ nekonatan en Pollando versaĵon de Antoni Słonimski "Alarmo" (por la urbo Varsovio) - plurfoje riptetata en diversaj amaskomunikiloj en la mondo
- 1941: En monaĥejo de Jasna Góra aperis laŭvica klerika revuo "Vox Eremi" de paŭlanoj
- Japana ameo konkeris Honkongon - britoj kapitulacis; papo Pio la 12-a enskribiĝis kun aŭtografo en Vatikanan eldonon de Evangelio en la pola lingvo: Al amataj de la pola nacio filoj kaj filinoj , rifuĝintoj kaj militkaptitoj, kun la patra sento kaj bondeziro, por ke helpe de apogo de la Plej Sankta Virgulino de Ĉenstoĥovo ilia ĉagreno kvietiĝu kaj por ke iliaj deziroj sur la kristana espero apogitaj plenumiĝu, kun la tuta koro ni donas Apostolan Benon
- 1942: En Varsovio sur pordoj de kelkaj preĝejoj aperis flugfolioj ke ĉi-jare ne estos kripoj, ĉar Sankta Josefo estas en geto, Dipatrino en Nazareto, Herodo en Berlino kaj azeno en Romo; en malliberejo en la Kastelo de Lublin troviĝis 2527 personoj
- 1943: En Poznań dum Kristnasko ĉ. 400 polaj infanoj spektis konspiran pupteatron; germana polico pafmortigis en sovaĝeja kabano en Distrikto Wyszkowski kaj en 2 aliaj lokoj 28 personojn; Volinia masakro: pli ol 40 poloj estis murditaj de Ukraina Ribela Armeo en vilaĝo Janówka kaj du aliaj (Volina provinco); taĉmento de Popola Gvardio batalis kun germanoj en distrikto Krasnostawski
- 1944: Sur liberigitaj teritorioj de germana okupado ĝis tiu ĉi tago anoncis sin 128 329 personoj, el kiuj komencis soldatservi en Pola Soldataro 105 606
- Filipinoj: usona armeo surteriĝis en Luzono; apud Napolo franca destrojero Le Malin kunpuŝiĝis kun granda rapideco la ĝemelan Le Terrible - pereis respektive 61 kaj 8 maristoj
- 1947: Konstitucio de Tajvano ekvalidis, prilaborita de katoliko
- 1952: La unua programo de la germana publika televido Das Erste ekfunkciis
- 1953: Usona armeo finis okupadon de la japana Rjukju-insularo
- 1956: Post regopreno fare de Władysław Gomułka kaj kritiko de stalinismo reaperis en Pollando katolika "Tygodnik Powszechny" (Universala Semajnrevuo) - kaŭzo de ties fermo estis rifuzo publikigi nekrologon de Stalin
- 1962: Premiero de la usona filmo Mortigi mokbirdon, bazita sur romano de Harper Lee
- 1975: Steve Harris fondis en Londono muzikgrupon Iron Maiden
- 1978: Vjetnama armeo eniris al Kamboĝo
- 1979: Invado de Sovetunio kontraŭ Afganio komenciĝis
- 1989: Oni mortpafis rumanan diktatoron Nicolae Ceaușescu kaj lian edzinon Elena Ceaușescu
- 1991: Dissolvo de Sovetunio: Miĥail Gorbaĉov rezignis pri prezidenteco
- 2001: Burunda enlanda milito: ĉirkaŭ 500 ribelantaj hutuoj pereis dum bataloj kun taĉmentoj de tucioj
- 2003: 4 israelanoj pereis kaj 26 vundiĝis en bomba atenco flanke de palestina teroristo-sinmortiginto sur aŭtohaltejo en israela urbo Petaĥ Tikva
- 2003: 15 personoj (en tio 2 veturantaj en aŭtomobiloj atencantoj-sinmortigintoj) pereis kaj 46 vundiĝis en sensukcesa bomba atenco kontraŭ eskorto de prezidento de Pakistano generalo Pervez Muŝaraf en Rawalpindi
- 2004: Asteroido Apophis ekminacis la Teron per kosma katastrofo, sed pli postaj observacioj sendanĝerigis ĝin
- 2010: 45 personoj pereis kaj 50 vundiĝis en sinmortiga atenco al distribuejo de nutraĵoj sur Federacie Administrataj Tribareoj en okcidenta Pakistano
- 2012: Kazaĥio: 27 personoj pereis en katastrofo de armea aviadilo An-72 en Ŝimkento
- 2013: Egipta tribunalo agnoskis Islaman Frataron terorista organizo
- 2016: 92 personoj, en tio 64 membroj de kantista ĥoro kaj dancensemblo Aleksandrovanoj, pereis en katastrofo de rusa armea aviadilo Tu-154 sur la Nigra Maro apud Soĉio.
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1 a.K.: Jesuo Kristo, laŭ Dionysius Exiguus, kies kalkulo fariĝis la bazo de la kristana erao. (Nek jaro nek tago estas historie fikseblaj.)
- 1584: Margareto de Aŭstrio, reĝino de Hispanio kaj Portugalio (m. 1611)
- 1624: (baptotago) Angelus Silesius, silezia poeto germanlingva kaj mistikulo (m. 1677)
- 1642: Isaac Newton, angla matematikisto, fizikisto, numerologo kaj alkemiisto (m. 1727)
- 1717: Pio la 6-a, papo, kies pontifikado koincidis kun la Franca revolucio de 1789 pro kio kondamnis la Deklaracion pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj (m. 1799)
- 1742: Charlotte von Stein, germana korteganino, proksima amikino de Johann Wolfgang von Goethe, Johann Gottfried Herder kaj Friedrich Schiller (m. 1827)
- 1761: William Gregor, angla mineralogo, malkovrinto de titano (m. 1817)
- 1831: Johann von Herbeck, aŭstra komponisto kaj dirigento (m. 1877)
- 1834: István Gyertyánffy, hungara pedagogo (m. 1930)
- 1858: Karel Emanuel Macan, ĉeĥa komponisto kaj esperantisto (m. 1925)
- 1860: Kálmán Palmer, hungara stenografo, verkisto (m. 1933)
- 1867: Oliveira Lima, brazila historiisto, bibliofilo, ĵurnalisto, ambasadoro de Brazilo (m. 1928)
- 1871: István Balló, hungara instruisto, historiisto (m. 1953)
- 1872: Károly Ziegler, rumania hungara kuracisto, verkisto (m. 1938)
- 1873: Vladimir Ghika, rumana nobelo, nepo de lasta reganto de Princlando Moldavio, doktoro pri teologio, kontraŭnaziisto kaj kontraŭkomunisto, kiel preskaŭ 80-jarulo torturata de komunistoj, katolika beatigito (m. 1954)
- 1875: Theodor Innitzer, aŭstra kardinalo (m. 1955)
- 1892: László Kovács, hungara verkisto, redaktoro (m. 1963)
- 1892: Rebecca West, irlanda verkistino (m. 1983)
- 1895: Stefan Rowecki, pola generalo, ĉefkomandanto de Pola Enlanda Armeo, malamiko kun n-ro unu en Nazia Germanio, perfidita de sovetaj kunlaboristoj kaj murdita laŭ persona ordono de Heinrich Himmler (m. 1944)
- 1895: Ilona Vén, hungara lingvistino (m. 1983)
- 1899: Humphrey Bogart, usona aktoro rolinta en filmoj Casablanca aŭ La afrika reĝino (m. 1957)
- 1906: Ernst Ruska, germana Nobelpremiita fizikisto okupiĝinta pri elektrona mikroskopo (m. 1988)
- 1907: Cab Calloway, usona ĵaz-kantisto, saksofonisto kaj banestro (m. 1994)
- 1911: Béla Gunda, hungara etnografo (m. 1994)
- 1918: Anwar al-Sadat, prezidento de Egiptio (m. 1981)
- 1919: Stepan Ivanoviĉ Kretov, soveta militista aviadisto (m. 1975)
- 1924: Mihály Váci, hungara poeto, tradukisto, politikisto (m. 1970)
- 1924: Atal Behari Vajpayee, dufoja ĉefministro de Barato kaj poeto en la hindia lingvo
- 1925: Sándor Bódi, rumania hungara fizikisto
- 1925: Carlos Castañeda, usona antropologo kaj verkisto pri ŝamanismo, perudevena (m. 1998)
- 1925: Hildegard Knef, germana aktorino (m. 2002)
- 1927: Ernesto Geleta, slovakia hungaro, mezlerneja profesoro, esperantisto (m. 2003)
- 1927: Ram Narayan, barata muzikisto de Hindustana klasika muziko
- 1929: István Mózer, rumania hungara ĵurnalisto, kritikisto
- 1933: Joachim Meisner, germana kardinalo
- 1939: Bob James, usona pianisto, muzikklavaristo kaj muzikaranĝisto
- 1941: Mária Pongrácz P., hungara verkistino, redaktorino
- 1943: Hanna Schygulla, germana aktorino
- 1946: Erzsébet Bakos, hungara tekstilartistino
- 1949: Sissy Spacek, usona aktorino
- 1950: Karl Rove, usona politika strategiisto
- 1952: Desireless, franca kantistino
- 1957: Zoltán Tibori Szabó, rumania hungara ĵurnalisto, historiisto
- 1960: István Borzási, rumania hungara baptista pastro, eklezia verkisto
- 1961: Íngrid Betancourt, kolombia politikistino, aktivulino por homaj rajtoj
- 1961: David Thompson, ĉefministro de Barbado (m. 2010)
- 1971: Dido, brita kantistino franc-irlanddevena
- 1976: Armin van Buuren, nederlanda diskĵokeo
- 1986: Alex Hepburn, skota kantistino
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- -317: Filipo la 3-a (Macedonio), reĝo de Antikva Makedonio, formala reganto de Egiptio, filo de Filipo la 2-a, murdita (n. ĉ. 359)
- 795: Hadriano la 1-a, papo aprobinta decidojn de la Dua koncilio de Niceo (kondamno de ikonoklasmo)
- 820: Leono la 5-a la Armena, bizanca imperiestro armendevena, murdita (n. ĉ. 775)
- 1406: Henriko la 3-a de Kastilio, reĝo de Kastilio kaj Leono (n. 1379)
- 1513: Johann Amerbach, svisa presisto germandevena kaj humanisto (n. ĉ. 1443)
- 1519: Rudolph von Langen, germana kanoniko, latina poeto, edukisto kaj humanisto. (n. 1438)
- 1553: Pedro de Valdivia, hispana militisto kaj konkeristo (n. 1497)
- 1572: Péter Méliusz Juhász, hungara verkisto, reformita pastro (n. 1532 aŭ 1536)
- 1635: Samuel de Champlain, franca geografo, kartografo, esplorinto de Grandaj Lagoj (Nordameriko), koloniigisto de Kanado, fondinto de Kebeko (n. ĉ. 1567)
- 1683: Kara Mustafa, turka veziro de Otomana Imperio, murdita post malvenko en la batalo de Vieno, gajnita de la pola reĝo Johano la 3-a Sobieski (n. ĉ. 1634)
- 1711: Johann Nicolaus Hanff, germana orgenfaristo kaj komponisto (n. 1663)
- 1784: Yosa Buson, japana poeto, grandmajstro de hajko kaj pentristo (n. 1716)
- 1800: Ned Young, angla maristo sur la Bounty (n. ĉ. 1762)
- 1820: Joseph Fouché, franca politikisto, respondeculo pri masakroj en Liono dum la Franca Revolucio de 1789
- 1845: Wilhelm Friedrich Ernst Bach, germana komponisto el la familio Bach (n. 1759)
- 1895: Raul Pompeia, brazila ĵurnalisto, kronikisto, novelisto kaj dramverkisto (n. 1863)
- 1898: Georges Rodenbach, belga verkisto kaj poeto franclingva (n. 1855)
- 1916: Adam Chmielowski, pola pentristo, ribelanto kontraŭ Rusia Imperio, konata pro sindediĉa laboro favore al malriĉuloj kaj senhejmuloj, katolika sanktulo (n. 1845)
- 1922: Manfréd Weiss, hungara industriisto juddevena, fabrikisto de Csepel (n. 1857)
- 1924: Erzsébet Bencze, hungara aktorino ludanta en trupo de Jenő Janovics (n. 1898)
- 1925: Vladimir Korolenko, rusia verkisto, konata de esperantigita kristnaska rakonto La Sonĝo de Makaro (n. 1853)
- 1935: Paul Bourget, franca verkisto, membro de literatura movado Revivigo katolika (n. 1852)
- 1938: Karel Čapek, ĉeĥa verkisto, pioniro de sciencfikcio, populariganto de la vorto roboto, konata de Libro de Apokrifoj kaj aliaj verkoj tradukitaj al esperanto (n. 1890)
- 1942: Adolf Mayer, germana kemiisto, malkovrinto de tabakmozaikviruso, patro de la moderna virusscienco (n. 1843)
- 1942: Odo Bujwid, pola profesoro, laboranto de Katedro pri Higieno en Jagelona Universitato, bakteriologo, pioniro de vakcinado kontraŭ rabio, aŭtoro de ĉ. 250 sciencajn artikolojn en 5 lingvoj kune kun esperanto (n. 1857)
- 1945: Marceli Godlewski, pola pastro, socia aganto, antaŭmilite agnoskata kiel kontraŭjudisma, savinto de la Varsovia geto de Krzysztof Zamenhof kune kun lia patrino Wanda, justulo inter la popoloj (n. 1865)
- 1946: W. C. Fields, usona komediisto kaj aktoro (n. 1880)
- 1956: Robert Walser, svisa verkisto germanlingva (n. 1878)
- 1963: Tristan Tzara, franca poeto kaj eseisto rumandevena (n. 1896)
- 1968: Gábor Kolosváry, hungara zoologo, entomologo kaj paleontologo (n. 1901)
- 1969: Donald R. Duncan, brita doktoro pri kemio, esperanta terminologo (n. 1907)
- 1973: İsmet İnönü, ĉefministro kaj la dua prezidento de Turkio (n. 1884)
- 1977: Charlie Chaplin, brita aktoro, reĝisoro, produktoro, scenaristo kaj humuristo cigandevena (n. 1889)
- 1983: Joan Miró, hispana pentristo kaj skulptisto katalundevena (n. 1893)
- 1989: Nicolae Ceaușescu, prezidento de Rumanio (n. 1918) kaj lia edzino Elena, (n. 1916), ekzekutitaj
- 1995: Emmanuel Levinas, franca filozofo litov-juddevena, komentisto de Talmudo (n. 1906)
- 1999: Sándor Rákos, hungara poeto, tradukisto, enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (n. 1921)
- 2000: Willard Quine, usona empiriisto, analiza filozofo kaj logikisto, adepto de sciteoria holismo (n. 1908)
- 2002: Zsigmond Szabó, rumania hungara biologo, universitata lekciisto (n. 1924)
- 2004: Sándor Kicsi, hungara historiisto pri Transsilvanujo kaj redaktoro (n. 1919)
- 2006: James Brown, usona soula kantisto (m. 2006)
- 2008: Eartha Kitt, usona aktorino kaj kantistino (n. 1927)
- 2012: Walter Schwaiger, aŭstra politikisto, urbestro de Saalfelden (n. 1935)
- 2014: Gleb Jakunin, rusa ortodoksa kleriko juddevena, disidento, aktivulo por homrajtoj dokumentinta kunlaborismon de Ortodoksa Kristana Eklezio kun sovetaj regopovoj (n. 1934)
- 2016: Vera Rubin usona astronomino malkovrinta ke Andromeda galaksio grandparte konsistas el malluma materio, membrino de Usona Nacia Akademio de Sciencoj kaj Papa Akademio de la Sciencoj (n. 1928)
- 2016: George Michael, angla kantisto kaj komponisto grekdevena, aŭtoro de 25 ŝlagroj (n. 1963)
- Katastrofoj ĉe aviado:
- 2016: Jelizaveta Glinka, rusia kuracistino pri urĝeca medicino kaj infana anestezologio, filantropino (n. 1962)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Romkatolika Kalendaro kaj ĉie en la okcidenta kristana mondo: Soleno de la Naskiĝo de la Sinjoro
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 25-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.