Andrew Gordon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La erfurta Andreas-Gordon-lernejo en la Weiden-strateto, kiu portas la nomon de la granda pensanto.

Andrew George Gordon (naskiĝinta en la 15-a de junio 1712 en Cofforach, mortinta en la 22-a de aŭgusto 1751 en Erfurto) estis skota teologo, filozofo, fizikisto kaj benediktano.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La ido el maljuna skota nobela dinastio vojaĝis en la aĝo de 12 jaroj al Regensburg por frokiĝi en la seminario benediktana de Sankta Jakobo. Kiel katoliko li ne rajtis en sia patrujo atingi pli altan profesion. En Bavario li finstudis post 5 jaroj. Abato Bernhard Baillie ebligis al ili fari studvojaĝojn al Aŭstrujo, Franclando kaj Italujo (i.a. Romon). Gordon revenis al Regensburg en la 1732-a jaro. En la 24-a de februare samjare li noviciĝis kaj ricevis la ordenan nomon Andreo.

Superaj studoj[redakti | redakti fonton]

En la monaĥejo li ekstudis filozofion skolastikisman kaj iĝis adepto de Gallus Leith, kiun oni estis vokinta al la Universitato de Erfurto kiel profesoron de filozofio. Krome li aŭdis prelegojn de la dominikano Iselbrecher, antaŭ kiu li faris ankaŭ sian teologian disputacion. En 1735 Gordon sacerdotiĝis, poste studis ĉe la altlernejo de Salcburgo jurajn sciencojn. En 1737 li finis la studadon kaj estis ekzamenita kun la plej eble granda laŭdo.

Nova filozofio kaj esplorado de la naturo[redakti | redakti fonton]

Poste li fariĝis profesoro pri filozofio en Erfurto. Dum tiu tempo li pli kaj pli okupiĝis pri elektroteknikaĵoj kaj eĉ inventis maŝinojn. En 1742 J. A. Zaluski, ĉefepiskopo de Krakovo, intencis dungi lin kiel bibliotekiston. Malgraŭ la oferto kandidati por la ofico de abato en Regensburg, Gordon restis en Erfurto.

En 1743 li forĵetis la tradiciajn metodojn filozofiajn kaj publikigis la rezultojn de siaj eksperimentoj kaj en la latina kaj en la germana (1744). En 1745 li skribis la unuan pamfleton kontraŭskolastikisman ("Philosophia utilis et jucunda") kaj malfermis la someran semestron per la polemiketa, fundamenta parolado "De Philosophia nova veteri praeferenda", kiu furoris en tuta Germanujo. Naturscience li progresis pli kaj pli kaj okupiĝis intense pri demandoj metafizikaj kaj pneŭmatologiaj. Sekve li iĝis honora membro de la Akademio de Perugia.

Liaj amikoj el salcburgaj tagoj sentas sin liberigitaj de ne plu aktualaj metodoj mezepokaj kaj provis sekvi la vojon de Gordon: li estas entuziasme ovaciita en Erfurto kaj Mainz - sed fare de jezuitoj erfurtanaj li estis daŭre atakata. La monaĥejestro Nollet proponas Gordon kiel telemembron de la pariza Akademio de la Akademio de Sciencoj de Francio kaj fakte: li akademianitis. En 1750 jezuitoj komenciĝis skribi verkojn kontraŭ la gordona filozofio, kies protagonisto tamen neŝanceligeble kontinuigis la esploradojn rilatajn al matematiko kaj fiziko. Tiel li povis publikigi en 1751 la unuan volumon "Physicae experimentalis elementa in usum Academicorum conscripta.

Pro masaniĝo (ftizo) li povis nun koncentriĝi nur je la plej gravaj aferoj. La du sekvontaj volumoj aperis jam sub la zorgo de lia posteŭlo Bernhard Grant. Li entombigitis en la erfurta Preĝejo de la skotoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Martin Schneider: "Gordon, Andreas", en: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL), vol. 22, Bautz, Nordhausen 2003, ISBN 3-88309-133-2, kolumnoj 452–454.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]