Itallingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Itallingva Vikipedio
Wikipedia-logo-v2-it.png
Retadreso it.bywiki.com
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo itala
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je 22/06/2018
Artikolnombro 1 444 758
Profundeco 154.9
Paĝoj 5 840 157
Redaktoj 97 736 591
Uzantoj 1 676 209
Aktivaj uzantoj 8 903
Administrantoj 113
Dosieroj 142 660
v  d  r
Information icon.svg

La itallingva Vikipedio (itale: "Wikipedia in italiano") estas la eldono de Vikipedio en la itala lingvo. La projekto kreiĝis la 11-an de marjo 2001 kaj havis sian unuan redakton la 11-an de junio 2001. Ĝis la fino de la jaro 2011 ĝi havis plo ol 889 000 artikolojn kaj pli ol 716 000 registritajn uzantojn. Laŭ la nombro de artikoloj, tiumomente temis pri la kvina plej larĝa vikipedio, post la anglalingva, germanlingva, franclingva kaj nederlandlingva eldonoj.

Protesto de januaro 2012[redakti | redakti fonton]

ĉefpaĝo de la itala vikipedio la 18-an de januaro 2012

La 18-an de januaro 2012, la anglalingva Vikipedio fermiĝis dum 24 horoj por protesti la leĝproponojn SOPA kaj PIPA. La vikipedianoj protestis ĉar se la leĝpropono estus akceptita, la nova leĝo farus gravajn damaĝojn en la libera Interreto.

En la sama tago, la itala vikipedio ankaŭ alidirektigis ĉiun vizitanton al nigra paĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]