Pollingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Pollingva Vikipedio
Wikipedia-logo-v2-pl.png
Retadreso pl.bywiki.com
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo pola
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je 20/07/2018
Artikolnombro 1 291 051
Profundeco 28.3
Paĝoj 2 880 341
Redaktoj 53 770 990
Uzantoj 898 879
Aktivaj uzantoj 3 951
Administrantoj 102
Dosieroj 37
v  d  r
Information icon.svg

La pollingva Vikipedio (pole Polska Wikipedia (Pola Vikipedio), Polskojęzyczna Wikipedia) estas pola aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Ĝi estis fondita la 26-an de septembro 2001 de Krzysztof Jasiutowicz kaj Paweł Jochym.

La 14-an de majo 2008 la pola vikipedio ekhavis 500 milojn de artikoloj. Aktuale ĝi apartenas - laŭ nombro da artikoloj - al la plej grandaj vikipedioj, cedante lokon al la angla, germana, franca, nederlanda, itala, hispana kaj rusa vikipedioj. Kaj ĝi estas dua plej larĝa inter la slavlingvaj (stato en decembro 2012). La 20-an de julio 2018 ĝi enhavas 1 291 051 artikolojn.

Laŭ esploro de Megapanel PBI/Gemius, farita julie 2009, en Pollando ĝi kalkulis 7,4 mln de uzantoj, okupiĝante la 10-an lokon inter ĉiuj TTT-ejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]