Portugallingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portugallingva Vikipedio
Wikipedia-logo-v2-pt.png
Retadreso pt.bywiki.com
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo portugala
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je 23/01/2018
Artikolnombro 989 707
Profundeco 148.1
Paĝoj 4 547 217
Redaktoj 52 109 540
Uzantoj 2 040 205
Aktivaj uzantoj 5 733
Administrantoj 76
Dosieroj 47 151
v  d  r
Information icon.svg

La portugallingva Vikipedio (portugale: "Wikipédia em português""Wikipédia lusófona") estas la eldono de Vikipedio en la portugala lingvo.

Laŭ la disdivido de portugallingvanoj en la mondo, la plejparto el portugallingvaj vikipediistoj loĝas en la sudamerika lando Brazilo kaj la eŭropa lando Portugalio, sed la projekto ankaŭ havas signifan kvanton da kunlaborantoj en la aliaj oficiale portugalparolantaj landoj kaj teritorioj, do Angolo, Kabo-Verdo, Ekvatora Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Mozambiko, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Orienta Timoro. El aliaj landoj, aparte elstaras verkantoj (aparte portugalaj elmigrintoj) en Nederlando. En septembro 2006, la vikipedia branĉo havis 61,3 procentaĵojn da kunlaborantoj el Brazilo, 17,7 procentaĵojn el Portugalio, 11,1 procentaĵojn el Nederlando kaj 9,9 procentaĵojn el ĉiuj aliaj ŝtatoj sume.

La 23-an de januaro 2018 ĝi enhavas 989 707 artikolojn.

emblemo por celebri la nombron de 500 000 portugallingvaj vikipediaj artikoloj

Gravaj datoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]